5 May 2010

Kunportu brokantajn librojn al la kongreso!

Ordigu vian hejmon kaj kunportu brokantajn librojn!

Kiam vi pretigos vian valizon, bonvolu konsideri enmeti Esperanto-libron kiun vi ne plu bezonas.

La Loka Kongresa Komitato, baldaǔ ne plu virtuala, deziras vendi brokantajn librojn profite al la kongresa kaso.

Tiu malnova vortaro “Teach Yourself” aŭ poemaro kiun vi ne plu legas kun plezuro povus esti precize tio kion iu aliakongresano serĉas. Do bonvolu serĉi jam nun!

Kaj ne forgesu pri malnovaj revuoj! Forigante el via loĝejo malnovajn revuojn, vi povos kunporti trezorojn por la novaj gesamideanoj.

Fine, rigardu ĉe eBay por vidi ke eĉ malnovaj Jarlibroj kaj kongreslibroj povas havi aĉetontojn. Dankon anticipe!

1 comment:

Hilary Chapman said...

Bonege! Mi certe kunportos kelkajn malnovajn librojn kaj libretojn por vendado.

Kia bona ideo!