16 May 2010

Dankon al kongresumantoj!

Estas la 19.30a dimanĉan vesperon. La oficiala kongresa programo nun finiĝis. Restas la tuttaga ekskurso morgaŭ,sed por la momento la kongresejo estas trankvila kaj kvieta.

Dum la venontaj tagoj ni metos ĉi tie fotojn kiujn ni ĉiuj faris dum la kongresa semajnfino.

Intertempe, tamen, mi mallonge blogadas por danki al ĉiuj kiuj iel kontribuis al tre agrabla kongreso. Miaj kunlaborantoj en la Virtuala Kongresa Komitato arde laboris antaŭ kaj dum la kongresa semajnfino. Al ili multegajn dankojn. Ankaŭ mi dankas al geedzoj/gepartneroj de VKK-anoj kiuj faris grandan helpan laboron. Ili scias kiuj ili estas.

Dankon ankaŭ al prelegantoj, kursgvidantoj, librovendantoj, EAB-komitatanoj, fotofarantoj, portantoj de skatoloj, ktp, ktp, ktp....

Kongreso estas nenio sen kongresumantoj. Al vi kiuj ĉeestis kaj partoprenis, ni esperas ke vi ĝuis/ankoraŭ ĝuas la kongreson kaj forportos bonajn memorojn pri la kongreso, pri la kongresa urbo Llandudno kaj pri Kimrio (ĉar la suno eĉ brilis ĉi tie super ni!)

Al ne ĉeestantaj geamikoj tutmonde kiuj sendis bondezirojn al ni - ankaŭ ni reciproke salutas vin.

No comments: