10 Aug 2009

Venu el la tuta mondo!

En komento pri nia lasta blogaĵo (Great Orme - La Granda 'Ormo'), samideanino Elinjo demandis ĉu ni ankaŭ bonvenigos eksterlandanojn al la 91-a Brita Kongreso de Esperanto en 2010.

Kompreneble, la respondo estas 'Jes! Kun granda ĝojo'.

Jam planas alveni kelkaj geesperantistoj el diversaj landoj. Fakte, pro la relativa malforteco de la Brita mono, la pundo, estas ja bona oportuno malplikoste viziti Brition.

Do ne hezitu! Aliĝu hodiaŭ kaj ni antaŭĝojas renkonti vin ĉe Llandudno.

2 comments:

Unknown said...

Mi ĵus aligis la kongreson kaj mi antaŭĝojas agrablan kongreson en belega regiono de Britio.

Heather/Eriketo said...

Saluton Elinjo! Ni antaŭĝojas renkonti vin.