9 Oct 2008

la LKK kunsidis!

Pasintan sabaton, kelkaj membroj de la LKK havis la oportunon kunveni en la urbo Chester, okaze de la kutima kunveno de la Nord-Okcidenta Anglia Esperanto-Federacio.
La foto montras (maldekstre-dekstren) Harry, Heather kaj Hilary.
Kvankam ni regule kontaktas unu la alian per retmesaĝoj, retejo, ktp, estis bone havi la eblecon kunsidi 'ĉirkaŭ la saman tablon' por iom diskuti la organizadon de la Brita Kongreso 2010 ĉe Llandudno.
Nu, vi ĝojos legi ke la administrado progresas glate. Diversajn interesajn ideojn ni diskutis.
Ni esperas ke ĉe Llandudno 2010 estos interesaj programeroj por komencantoj paralele al la 'normala' programo (ekz. 'promenadoj por komencantoj' tra la urbo, k.s.) Do, kial ne konvinki komencantojn ĉeesti kun vi?
Kompreneble, estos ankaŭ multaj interesaĵoj por progresantaj kaj fluaj parolantoj kaj ekskursoj ĉirkaŭ la regiono.
Eble vi ne povas atendi ĝis 2010 por tiom da esperantumado? Jen bona novaĵo - intertempe okazos la 90-a Brita Kongreso de Esperanto 2009 ĉe Salisbury [solzbri] de la 17a ĝis la 20-a de aprilo. Tie ni festos la 150an naskiĝdatrevenon de Zamenhof kaj ekskursos al apudaj lokoj kiel Avebury [evberi] (ligo en la angla, sed enhavas belajn fotojn). Aliĝilo haveblas ĉi tie.
Do, ĝis Salisbury 2009 kaj Llandudno 2010!

29 Sept 2008

La LKK kunsidos

Venontan sabaton kunvenos la LKK (Loka Kongresa Komitato) por la unua fojo. Ni ĉiuj loĝas je sufiĉe longa distanco for unu de la alia, do estos la unua oportuno efektive kunsidi ĉirkaŭ la sama tablo! Kutime ni komunikas per retmesaĝoj, per-reta forumo kaj telefono laŭ necese. Tio tre bone efikas. Estas multe pli facile fari aranĝojn de longa distanco for en la nuna epoko kun retaj eblecoj ktp.

Tamen, ja estos plezuro vere kunveni por diskuti kongresaĵojn ktp. Ni renkontiĝos en la urbo Chester [pr. ĉeste]. Estas alia bela urbo - en Anglio, sed tre apude al la limo kun Kimrio - kiun vi eble ŝatos viziti se vi ĉeestos la kongreson Llandudno 2010.

15 Sept 2008

Kiel prononci la urbo-nomon Llandudno?

Eble vi jam legis niajn antaŭ-anoncojn pri Llandudno 2010 (la Brita Kongreso de Esperanto) kaj pripensas ĉeeston. Jen, do, kelkaj bazaj klarigoj pri la kongresa loko:
Llandudno estas urbo ĉe la marbordo de norda Kimrio. Kimrio estas unu el la kvar landoj kiuj fariĝas la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando (la kvar landoj estas Anglio, Kimrio, Nord-Irlando kaj Skotlando). Kimrio enhavas proksimume 3,000,000 enloĝantojn.
En Kimrio oni ofte aŭdas du lingvojn - la anglan kaj la kimran. Multaj nomoj de urboj kaj vilaĝoj venas de la Kimra lingvo. Llandudno estas kimra nomo.
Unue, do, ni lernu kiel prononci la nomon. Se vi iom scias de la angla lingvo, vi tuj rimarkos ke la duobla 'L' ne okazas ĉe la komenco de anglaj vortoj. Duobla L, kiu laŭ la fonetika alfabeto estas skribite ɬ, okazas ofte en la kimra. Ekzistas diversaj metodoj lerni prononci tiun 'll'. Eble plej simple estas ke vi metu vian langon malantaŭ la supraj dentoj kaj siblu el la anguloj de la buŝo. (Jes, vere!)

Necesas ankaŭ scii ke la vokalo 'u' en la kimra estas prononcita proksimume kiel mallonga 'i'. La urbo Llandudno, do, estas proksimume 'llandidno' aŭ, per la internacia fonetika alphabeto, ɬan.'dɪd.nɔ.

Kion ĝi, do signifas? Nu, 'llan' [ɬɑn] originale signifis "ĉirkaŭfermita landpeco". Pli poste ĝi evoluis signifi paroĥo de preĝejo. Pli ol 630 loko-nomoj en Kimrio komenciĝas per tiu 'llan'. La dua parto de la urbonomo, 'dudno' venas de 'Tudno' la nomo de kimra sanktulo. Proksimume, do, Llandudno estas la tereno ĉirkaŭ la preĝejo dediĉita al Sankta Tudno.

22 Aug 2008

Kongresos ni

Jes, de la 14-a ĝis la 16a de majo 2010 ni esperas ke la Brita Kongreso de Esperanto okazos ĉe la marborda urbo Llandudno!
Do, enskribu la datojn en vian taglibron kaj nepre ne maltrafu la okazon veni kongresi kun ni. Ni antaŭatendas bonvenigi vin ĉiujn: gelernantojn, regulajn kongresumantojn, eksterlandajn Esperanto-parolantojn... (Vi loĝas longa distanco for de Britio? Nu, vi havas pli ol jaron ŝpari vian poŝmonon :-) )
La kongresa retejo troviĝas ĉe www.esperantollandudno2010.org.uk kie vi baldaŭ trovos ĉiujn detalojn kiujn vi bezonos.
Per ĉi tiu blogo, ni esperas malpli formale ĝisdatigi vin pri la kongresaj planoj kaj iom priskribi la belan kongresan urbon kaj ĉirkaŭaĵon.
Do, revenu ofte! Ankaŭ eblas ricevi la blogon per 'RSS'-legiloj.
Nu, ĝis baldaŭ...